Se vi intencas partopreni Mekaron 2014 en Ŝerbruko ĉi-printempe, gravas ke vi aliĝu al ĝi kaj rezervu vian ĉambron antaŭ la 17a de marto. La ĉi-jara Mekaro okazos ĉe la Universitato Bishop’s en la kvartalo Lennoxville de Sherbrooke. Estas la sola loko kie la organiza teamo povis trovi sufiĉan spacon por tiu evento. Ĉar pli ol 10 000 muzikistoj invados la urbon dum la sama maja semajnfino okaze de muzikfestivalo, ili okupos preskaŭ ciujn hotelojn, motelojn kaj eĉ universitatajn ĉambrojn.
La Ŝerbrukaj esperantistoj faris aranĝon kun la Universitato Bishop’s por rezervi 10 apartamentojn, kiuj enhavas ĉiu 4 ĉambrojn kaj 2 banĉambrojn, do entute 40 ĉambrojn je favoraj prezoj. La kondiĉo estas ke la rezervado de tiuj ĉambroj estu farita antaŭ la 17a de marto, du monatojn antaŭ la komenco de Mekaro. Post la 17a de marto, la Universitato rajtos doni la nerezervitajn ĉambrojn al iu ajn persono, kiu deziras okupi ĝin dum la mekara semajnfino. Kaj la prezo povas esti pli alta.