21-a Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto okazos denove en bela Silver Bay, Lake George, Novjorkio, Usono. Venu al ARE, kaj venu are! La evento okazos inter la 11-a kaj la 13-a de oktobro 2014 (Dank-Festo en Kanado, Kolumbo-Festo en Usono). Venu ĝui la belegan gastejon apud lago, la amikecan etoson, la internaciecon de la ĉeestantaro kaj la varian programon. http://www.esperanto.qc.ca/eo/are
Kio estas A.R.E.?
La Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto kunigas esperantistojn el nordorienta Ameriko dum tritaga semajnfino. Organizas ĝin la Esperanto-Societo Kebekia lige kun aliaj esperantaj asocioj kaj kluboj en Usono.
Kiu venas?
Dum la pasintaj A.R.E., 50 ĝis 80 esperantistoj ĉefe el Ontario, Kebekio, Nov-Anglio, Nov-Jorkio, sed ankaŭ el Britio, Germanio, Svisio, kaj eĉ el Japanio partoprenis entuziasme. La plej juna aĝis 2 kaj la plej aĝa 80!