De la 25a de julio ĝis 1a de augusto 2015 okazos la Universala Kongreso de Esperanto, en Lillo, norda Francio. Tiu UK estos treege vizitinda pro 15 kialoj:
1/ Ĉiujare la plej granda Esperanto-kongreso estas la Universala Kongreso, kun ĉiaspecaj kunsidoj, solenaĵoj kaj popularaj programeroj: Malfermo, Fermo, Artaj Vesperoj, Bufedo, Balo ktp. La UK 2015 estos tiusence tradicia UK ...
2/ … sed aliflanke la Universala Kongreso 2015 estos jubilea, 100a UK ! La jubileo estos diversmaniere festata dum la Kongreso: ekskursoj, kulturaj programeroj, fakaj kunsidoj.
3/ La Universala Kongreso 2015 okazos en Lillo, norda Francio, en la sama regiono kiel la urbo de la unua UK : Bulonjo-ĉe-Maro.