[English follows]
Karaj amikoj,
Jen kvar anoncoj por vi kaj via loka Esperanta grupo. Bonvolu mencii ĉi tiujn punktojn al la samideanoj. Se vi havas ian ajn demandon, nepre kontaktu min aŭ la tiurilatan prizorganton. Dankon!
- Nun estas bona tempo por membriĝi aŭ remembriĝi al Esperanto-USA. Se vi membriĝas nun, vi ankoraŭ povos mendi gazetojn por la 2017 kalendara jaro. Ankaŭ via nomo aperos en la membrolisto por 2017, kaj vi havos pli bonajn prezojn en la retbutiko de Esperanto-USA. Vidu la kineton ĉe: http://www.grupoj-usono.org/joining-esperanto-usa/. Se vi volas donaci al ESF, kontaktu ilin rekte ĉe http://www.esperantic.org.
- Ankaŭ nun estas bona tempo por fari viajn planojn por nia Landa Kongreso kaj por NASK. Vidu la informon per nia retpaĝo http://esperanto-usa.org.